Junaj kubanoj ĉefrolas en karavano por Jeso al la Familia Kodo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-17 15:22:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Biciklantoj kaj junuloj sur la havana moleo favore al la nova Kodo de familioj

Havano,  sep 17 (RHK) Hodiaŭ okazis sur la habana marbordo kaj aliaj provincoj de la lando karavano aŭ biciklado subtena al la opcio Jes en la referendumo pri la Familia Kodo, kiu okazos la 25-an de septembro.

La Karavano #YoDigoYes, organizita de Unuiĝo de Junaj Komunistoj, komenciĝis post la 8:30 a.m. sur la flosdoko, sur Avenida del Puerto, Malnova Havano.

La unua sekretario de la UJC en Havano, Ana Rosa Granda, diris al loka TV Canal Caribe, ke “ni estas ĉe la pordegoj de Kodo de la estonteco kaj de amo al kubanoj. Jen la kuba junularo, kun siaj organizoj, kaj la kuba familio por festi ĉi tiun Kodon”.

Biciklantoj, ĉevalĉaroj de la Oficejo de la Historiisto de la Urbo de Havano, glitkurantoj, motorciklantoj kaj ŝoforoj konsistigis la karavanon.

La turneo sur la havana moleo finiĝis proksime de la turo de La Chorrera, ĉe la okcidenta flanko de la mara promenejo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up