Kubo kaj Surinamo interŝanĝis pri duflanka kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-09 07:59:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: PL

Havano,  sep 9 (RHK) La Surinama Ministro pri Eksteraj Aferoj, Internacia Komerco kaj Internacia Kunlaboro, Albert Ramdin, kaj la Unua Vicministrino de la Ministerio de Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo (Mincex), Ana Teresita González interŝanĝis antaŭtage ĉe la sidejo de la Ministerio, cele al plifortigo de la duflanka kunlaboro en diversaj sektoroj.

Ramdin emfazis, ke ambaŭ nacioj povus vastigi ligojn en areoj kiel ekonomio, agrikulturo kaj turismo.

Li atentigis, ke bona "unua paŝo" tiusence estus la ĉeesto de delegacio de sia lando ĉe la 38-a eldono de la Havana Internacia Foiro, okazonta la venontan novembron.

La diplomato ankaŭ emfazis, ke kunlaboro ankaŭ povas esti etendita al aliaj sektoroj kiel scienco, edukado, sporto kaj kulturo.

Li ankaŭ ratifis la pozicion de sia lando kontraŭ la komerca, ekonomia kaj financa blokado trudita de Usono al Kubo.

Siaflanke, la vicministrino emfazis, ke 2022 markos 50 jarojn da diplomatiaj rilatoj inter la du nacioj, kaj reasertis la volon de Kubo daŭrigi kunlaboron en la kampoj postulataj de la sudamerika lando.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up