Díaz-Canel interŝanĝis kun partiaj delegitoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-20 13:43:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Estudios Revolución

Havano, mar 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel interŝanĝis ĉi-vendrede kun delegitoj de la ĉefurbo al la VIII-a kongreso de la komunista partio de Kubo.

Dum la renkontiĝo, la kuba ŝtatestro, membro de la politika buroo, insistis pri la valideco eviti skemismon en la mastrumo de la politiko de estraranoj, samkiel pri  la bezonata zorgemo por ke neniu persono estu promociita al gvida posteno sen pruvi sian kapablon, sen transira etapo taŭga por trejniĝo.

Siaflanke, Miguel Barnet, honora prezidanto de la unuiĝo de artistoj kaj verkistoj, elstarigis la gravecon fortigi la Nacian Programon de Kultura Evoluigo, la formadon de indentecaj valoroj, savgardi la heredaĵon kaj favori la literaturan kaj artan vivon. 

Li insistis pri la bezono ne pretervidi la novajn scenejojn de la kultura dinamiko, la kapablon aprezi arton, samkiel impulsi kaj pliigi la komunuman laboron por kontentigi la spiritajn kaj distrajn bezonojn.

Barnet ankaŭ petis fortigi la defendon de la valoroj de nia socialismo fronte al la sekvoj de la hegemonia kultura industrio, la ekspansiiĝo de la teknologio de informado kaj komunikado, kaj la sociekonomiaj transformoj.

La membro de la sekretariejo de la centra komitato, Víctor Gaute López, emfazis ke en la ideologia batalo en la ciberspaco ni devas agi pli efike, eĉ el la institucioj.

Ana Teresa Igarza, ĝenerala direktorino de la Oficejo de la Speciala Evoluzono Mariel, pledis por pli da fluo en la aprobo de juraj normoj kaj proceduroj cele stimuli la evoluigon de fremdaj investoj kaj de diversaj formoj de ekonomia asociiĝo favore al komuna bonfarto. 

Post dutaga analizo kaj interŝanĝoj pri la dokumentoj regontaj la debaton de la laborkomisionoj en la VIII-a kongreso de la komunista partio de Kubo, ankaŭ renkontiĝis en plensesioj, la delegitoj de Villa Clara, Guantánamo, Artemisa, Cienfuegos kaj la speciala municipo Insulo de Junularo.

Dum la tago, kiam ankaŭ efektiviĝis la dua studsesio en la provincoj de Matanzas kaj Havano, oni ratifis la rolon de la Partio kiel garantio de unueco popola.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up