Dinamika testo antaŭ la referendumo estis kontentiga

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-19 08:18:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alina Balseiro, prezidantino de la Nacia Elekta Konsilantaro

Havano, sep 19 (RHK) La dinamika provo antaŭ la popola referendumo de la Familia Kodo, kiu okazos la 25-an en la nacia teritorio, estis farita ĉi-dimanĉe, kun la celo kontroli la staton de la materialaj kaj homaj rimedoj, kiuj intervenos en la procezo.

Ĉi-rilate, Alina Balseiro Gutiérrez, prezidantino de la Nacia Elekta Konsilantaro, diris al la gazetaro, ke la rezultoj de ĉi tiu provo estas kontentigaj.

La du voĉdonaj paŝoj  disvolvitaj, estas tre gravaj, kaj la voĉdono eksterlande kaj la dinamika provo en la tuta lando.

Ĉi-lasta estis farita en du partoj, la unua de la sepa ĝis la naŭa matene por la malfermita balotejo, kio permesis revizii la ĉeeston de la aŭtoritatoj kaj la kondiĉoj kreitaj, ŝi diris.

Tiam, oni realigis praktikon pri balotkalkulado por kontroli la komunikadon kaj transportplanon, kaj ankaŭ la preparadon kaj trejnadon de la balotaj aŭtoritatoj.

Ekzistas 24,860 balotejoj en la lando, de kiuj 224 estas specialaj kaj 1,823 situas en privataj domoj.

Laŭ la prezidantino de la Nacia Voĉdona Kolegio oni taksas, surbaze de antaŭaj datumoj, ke la 25-an de septembro pli ol ok milionoj da kubanoj iros al la balotado.

En ĝenerala senco, la dinamika provo plenumis sian celon, ŝi klarigis, kaj en la venontaj 72 horoj la voĉdonaj kolegioj laboros por solvi la detektitajn problemojn.

Ŝi ratifis, ke la kondiĉoj estas kreitaj por ke balotantoj plenumu sian suverenan rajton al libera, rekta kaj sekreta voĉdonado la 25-an de septembro.

Ŝi komentis, ke en ĉiuj balotdistriktoj estis disdonitaj afiŝoj indikante la lokon, kie troviĝas la balotejoj, kiuj jam havas la balotojn kaj listojn.

La voĉdono ĉiam gravas, konkludis Alina Balseiro, kiu alvokis la kubanojn partopreni en ĉi tiu demokratia ekzercado.


Fonto: Granma/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up