Laboras Kubo por pli dinamika ekonomio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-04 11:52:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

De Maria Josefina Arce

Meze de streĉa ekonomia perspektivo pro la efikoj ligiitaj al KOVIM-19 kaj la plifortigo de la usona blokado, Kubo ne ĉesigas sian marŝon, ĉar ĝi aspiras kreski ĉi-jare por la avantaĝo de la tuta socio.

Tiel, kvankam en la lastaj monatoj speciala atento estis donita al la sansektoro, kiu postulis elspezadon de konsiderindaj rimedoj, la ekonomia afero ne estis neglektita, motivo por konstanta analizo de la aŭtoritatoj.

Esenca estis la adapto de la 2020-ekonomia plano, elpensita en tute alia kunteksto, sen pandemio, kaj la starigo de la strategio por 2021.

De la pasinta jaro ĝis nun oni adoptis serion da rimedoj, kiuj respondas al la registaro-celo reaktivigi la ekonomion, konsiderante nunajn tempojn.

En ĉi tiu kunteksto estas enskribita la necesa Ordiga Tasko, lanĉita komence de ĉi tiu jaro kaj celanta ĉesigi la duoblan valuton kaj distordojn de nia ekonomio.

Procezo, kiu konsideris la opiniojn de civitanoj. Iuj aferoj estis korektitaj antaŭ zorgoj, malkontentoj kaj sugestoj de la loĝantaro.

Sed pli ol 60 agoj ankaŭ estis lanĉitaj en la agrikultura branĉo por akceli manĝaĵ-produktadon kaj anstataŭigi importadon, al kiuj estas asignitaj konsiderindaj rimedoj, kiuj povus esti uzataj laŭ nia evoluo.

Stimuli la agrikulturan sektoron, kiu ankoraŭ ne povas kontentigi la bezonojn de la loĝantaro, estas la celo de ĉi tiuj dispozicioj, inter kiuj estas malpliigi tarifojn  de akvo kaj elektro, kaj redukti la prezon de nutraĵoj kaj bioproduktoj.

En la lastaj tagoj, la Ministra Konsilantaro ankaŭ aprobis la plibonigon de la  ekonomi-rolantoj, kio inkluzivas la socialisman ŝtatan entreprenon, ne-agrikulturajn kooperativojn kaj mikro, malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn, kaj memlaboristojn.

En antaŭaj monatoj estis decidoj, kiuj profitigas la socialisman ŝtatan kompanion, donante al ĝi pli grandan povon administri ĝiajn rimedojn kaj pli bonajn instalaĵojn por aĉeto de krudaj materialoj, investoj kaj evoluigi novajn produktojn.

Kubo celas forigi obstaklojn, neefikecojn kaj kontraŭleĝecojn kaj doni pli grandan dinamikon al ekonomia agado, sed por tion atingi  kaj altigi la bonfarton de la homoj, esencas  disciplino, kontrolo, rigoro kaj la aktiva partopreno de ĉiuj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up