En Kubo kaj la mondo, ekas nova karavano kontraŭ la usona blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-24 10:12:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 24 (RHK) Amikoj el diversaj kontinentoj, solidaraj movadoj al Kubo, kubanoj rezidantaj eksterlande, civitanoj honestaj kaj internaciaj fortoj, kiuj revas pri pli bona mondo, partoprenas dum tiu ĉi semajnofino novan mondan Karavanon kontraŭ la usona sieĝo trudata al Kubo.

Konsiderante la antaŭan similan agotagon fine de marto, kiam la agoj kaj manifestacioj okazis en cento da urboj de pli ol 60 landoj, ĉi-sabate kaj dimanĉe, denove leviĝos voĉoj tutglobe postulante ĉeson de tiu genocida politiko, kiu daŭras pli ol ses jardekoj.

Daŭre alvenas al la Kuba Instituto de Amikeco al la Popoloj- ICAP, informoj kaj bildoj de la preparlaboroj por tiu ĉi megakaravano, estiĝinta en simila iniciato en Miamio, nomata Pontoj de Amo, kiu internaciskale fortiĝis subtene al la kuba popolo, rezistanta la sieĝon defende al sia suvereno kaj digno.

Laŭ anoncite, aliĝos elmigrintoj kaj asocioj de kubanoj en diversaj mondopartoj; organizoj kaj grupoj de la Movado de Solidareco; parlamentanoj; akademiano; artistoj; diplimiĝintoj en Kub kaj pluraj aliaj el diversaj ideologioj kaj kredo, kiuj kondamnas la brutalan sietĝon ekonomian kontraŭ eta lando.

Dum la antaŭa monda karavano, la organizantoj de Amopontoj kaj la kanalo Eŭropo por Kubo asertis ke tiuj ĉi agoj ne ĉesos ĝis atingi la celon ĉesigi la malhumanan sieĝon, kaj jam oni anoncis novajn protestojn por la monato junio, kiam Kubo prezentos en UN la rezoluciprojekton kontraŭ la genocida politiko usona.


 *(verkita de  Iliana García Giraldino / Siempre con Cuba ICAP)
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up