Kuba prezidento denuncas premojn usonajn kontraŭ diplomatoj de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-07-11 08:41:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: UNNews

Havano, jul 11 (RHK) La  Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, kondamnis ĉi-ĵaŭde la premon faritan de la usona registaro kontraŭ reprezentantoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj parolis por defendi la palestinan popolon.

En sia konto en la socia reto X, la eminentulo deklaris: "Reprezentantoj de Unuiĝintaj Nacioj estas viktimoj de ĉantaĝo, premo kaj trudaj regulaĵoj fare de la usona registaro pro defendo de la viktimoj de la genocido farita de Israelo en Gazao."

La deklaro de Díaz-Canel aldoniĝas al la ripetaj denuncoj de Kubo pri malobservoj de internacia humanitara juro en la okupitaj teritorioj, same kiel al la historia subteno de Kubo al la kaŭzo de la palestina popolo kaj la principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉe la 17-a Pintkunveno de BRICS-ŝtatoj kaj aliaj internaciaj forumoj, la kuba prezidento insistis pri la bezono de tuja batalhalto, senrestrikta humanitara aliro, kaj respekto de la neforigeblaj rajtoj de la palestina popolo, inkluzive de la establo de sendependa kaj suverena ŝtato kun ĉefurbo en Orienta Jerusalemo.

La kondamno de la prezidento baziĝis sur artikolo publikigita hodiaŭ en la gazeto Cubadebate kun informoj de Sputnik Mundo, kiu denuncas la ĉantaĝon kaj premon faritajn de la usona registaro kontraŭ reprezentantojn de UN pro ilia defendo de la viktimoj de la israela genocido en Gazao.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up