Prezidento Díaz-Canel gratulas kubajn fajrobrigadistojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-14 07:55:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 14 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel gratulis la kubajn fajrobrigadistojn je sia tago ĉi-dimanĉe, kaj rekonis ilian sindediĉon  kaj kuraĝon per kiuj alfrontas ĉiun situacion.

En sia Tviter-konto, la eminentulo reliefigis la ekzemplon, kiun ĉi tiu korpuso reprezentas por la homoj, kiuj laŭe honoras lian agadon.

"Eterna gloro al tiuj, kiuj falis en la devoplenumo", skribis Díaz-Canel en tiu socia reto.

La 13-an de novembro 1696, antaŭ 326 jaroj, loĝantoj de la centra urbo Santa Clara, ĉefurbo de la iama provinco Las Villas, organizis la unuan fajroservon en Kubo, kiun ili mem pagis.

Ekde tiam, multaj paĝoj de heroeco ĉefrolis en la lando tiuj, kiuj havas la respondecon iri estingi fajron aŭ alian eventon por protekti kaj savi vivojn.

Por memori la daton, la Kuba Fajrobrigadista Tago estis aprobita en 1996, en Latin-Amerika Kongreso okazinta en Kubo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up