Diaz-Canel kunvenis kun studentoj de medicinaj sciencoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-14 13:58:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 14 (RHK) La unua sekretario de la CK de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel dividis ĉi-vendrede kun studentoj pri Medicinaj Sciencoj el Havano.

Kun 95 reprezentantoj de la Medicinaj Sciencoj, ĉar 95 estas ankaŭ la jaroj, kiujn Fidel plenumus ĉi-aŭgusto,  Díaz-Canel  kunsidis pli ol du horojn  en interŝanĝo kie tre inteligentaj kaj riĉigaj proponoj estis faritaj.

Estis tre grave por ni, ke hodiaŭ la renkontiĝo estis kun vi, la studentoj pri Medicinaj Sciencoj - li konfesis - "ĉar vi estas parto de la vizia pensado de Fidel", kaj kun via nivelo de engaĝiĝo, viaj faroj  reasertas tiun heredaĵon.

Laŭ sincereco kaj simpleco de junuloj, preskaŭ dudeko  el ili aŭdiĝis paroli pri dankemo, sindediĉo, novigo, respondeco, altruismo kaj engaĝiĝo, precipe multe da engaĝiĝo fari pli, malgraŭ iliaj malmultaj jaroj.

La renkontiĝo estas parto de la interŝanĝoj, kiujn la prezidento kutime faras kun malsamaj agantoj en la socio.

Díaz-Canel agnoskis la laboron de tiuj junuloj, kiuj alfrontis Kovim-19 ekde la komenco de la pandemio en Kubo, antaŭ 17 monatoj.


Fonto: ACN/Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up