Kuba prezidento emfazis progreson de vakcinado kontraŭ kovim-19 en la insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-08 11:26:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Campaña de vacunación pediátrica contra la Covid. Foto/Cubadebate

Havano, dec 8 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, emfazis la progresojn de vakcinado kontraŭ Kovim-19 en la lando, precipe en la aliĝo de neplenaĝuloj al la vakcina kampanjo.

En sia Tviter-konto, la eminentulo atentigis, ke infanoj kaj adoleskantoj, kiuj suferis de kovim-19, povos ricevi sian dozon de la vakcino Soberana Plus, unu el tiuj ellaboritaj de sciencistoj de la kariba nacio por sukcese batali tiun malsanon.

Ĉi-rilate, li memoris, ke la tagon antaŭe la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Ekipaĵoj kaj Medicinaj Aparatoj (Cecmed) de Kubo aprobis la urĝan uzon de Soberana Plus por la infana loĝantaro  dujaraj konvaleskintaj de kovim-19.

Tiamaniere, la indiko de la drogo produktita de la Finlay Vakcina Instituto (IFV) estas vastigita en ĉi tiu populacio-segmento kun du monatoj aŭ pli da hospitala aŭ hejma medicina eliro, laŭ Cecmed en gazetara komuniko.

La plej freŝaj oficialaj datumoj malkaŝas, ke naŭ milionoj 287 mil 955 homoj en Kubo (83 procentoj) kompletigis la vakcinadon kontraŭ kovim-19 kun la tri naciaj imunogenoj aprobitaj ĝis nun de Cecmed (Abdala, Soberana 02 kaj Soberana Plus).

La kariba nacio estas unua en Latin-Ameriko kaj tria en la mondo en imunigo kontraŭ kovim-19, nur superita tutmonde de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Singapuro, laŭ la cifereca retejo Our World in Data.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up