Franca banko estas monpunata pro la usona sieĝo kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-21 06:11:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La giganto de la franca  kaj eŭropa banko Credit Agricole aldoniĝis ĉi-marde al la notinda  listo de bankoj kiuj akceptis pagi grandegajn monsumojn rilatajn  al transakcioj kiuj estis ligitaj al  institucioj de landoj punitaj de Usono, inter ili Kubo, Irano kaj Sudano.

Credit Agricole interkonsentis pagi 787 milionojn da dolaroj (ĉirkaŭ 700 milionoj da eŭroj)  por eviti ŝarĝojn pro tiuj transakcioj en dolaroj detektitaj kiel parto de esploro farita de usonaj agentejoj al eŭropaj bankoj kiuj havis operaciojn kun la landoj punitaj de Washington.

Temus pri la kvara pago de eŭropa banko al usonaj reguligantoj pro tiu ĉi motivo uzante la financan sistemon de Usono dum la administracio de Barack Obama.

Aliaj antaŭaj punitoj  estis la bankoj Credit Suisse kaj Commerzbank; oni informis pri aliaj bankoj eŭropaj nuntempe sub simila esplorado, kiel la franca Societe Generale, la germana  Deutsche Bank AG kaj Banamex, de Meksiko.

Analistoj esprimis ke la politiko de persekutado kaj monpunoj pro tiuj transakcioj konsiderataj eksterleĝaj de la usona justico, samkiel la daŭra valideco de la malpermeso altrudata al la insulo internacie operacii kun la dolaro, estas faktoroj kiuj bremsas la usonajn bankojn je la horo fokusigi eblan malfermon al la kariba insulo en la nuna scenejo de reciproka proksimiĝo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up