Kun la Tutafrika Forumo komenciĝas en Usono solidareca renkontiĝo kun Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-14 10:41:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Vaŝingtono, okt 14 (RHK) Kun Tutafrika Forumo, kiu koncentris sian atenton al Kubo, Haitio kaj Karibio, ĉi-vendrede komenciĝis la jarkunveno de la Nacia Solidareca Reto kun nia lando en Usono.

Ni devas fari ĉion eblan por defendi nian kuban familion, diris aktivulino Gail Walker, kunprezidanto de la Nacia Solidareca Reto -NNOC-, parolante en la paneldebato de la evento kiu komenciĝis ĉi-vendrede posttagmeze ĝis la venonta dimanĉo en la Universitato de Masaĉuseco  en Bostono.

La plenuma direktoro de la Interreligia Fondaĵo por Komunuma Organizo elstarigis la saninternaciismon de tiu kariba nacio, al kiu ŝi esprimis sian dankon "pro la klopodoj kiujn ĝi faris por trejni milojn da junuloj el 120 landoj kiel kuracistoj, sed ne ajna kuracisto, sed  "kuracistoj formiĝinta en Kubo.

La kunvenon ĉeestis respondeculoj de la Kuba Misio en Usono kiuj aludis al la kontribuo de la insulo en Afriko kaj ankaŭ, kiel la juna diplomato David Ramírez ilustris per siaj vortoj, lia lando devis kreski meze de la defio, kiun trudas la plifortigo de la blokado.

Foto: PL

Ramírez, kiu dankis la solidarecon de la usona popolo favore al la forigo de ĉi tiu unuflanka sieĝo, kiu daŭris pli ol ses jardekoj, emfazis la kontinuecon en la nuna demokratia administrado de la politikoj de la respublikano Donald Trump.

Li montris la sekvojn  de tiuj sufokaj rimedoj kontraŭ Kubo sur la elmigrado raportita en la lastaj tri jaroj.

Ramírez menciis ankaŭ la historian lukton de la palestina popolo kontraŭ la israela okupado kaj ankaŭ aludinte Haition, li diris, ke tio, kion tiu insulo bezonas, estas kuracistoj, solidareco, ne trupoj, ne milita interveno.

En deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, Cheryl LaBash, kunprezidanto de la NNOC, avertis, ke se prezidanto Joe Biden aŭskultus la voĉon de la usona popolo, li levos la ekonomian, komercan kaj financan blokadon al Kubo.

Tion postulas pli ol cent rezolucioj aprobitaj en la tuta lando, kiuj reprezentas pli ol 55 milionojn da homoj, LaBash emfazis insistante, ke usonanoj malakceptas "la malsatstrategion de Biden".

Dum ĉi tiu semajnfino, kiel komentis la aktivulo, ili disvolvos sian strategion por plifortigi la movadon ene de Usono ĝis fari la postulon forigi Kubon el la listo de sponsoroj de terorismo kaj forigi la blokadon nerezistebla.

Reprezentantoj de proksimume 57 organizoj kiuj konsistigas la NNOC alvenis en Bostono por la konferenco kiu esperas enkorpigi aliajn 10 novajn grupojn en ĉi tiuj labortagoj.

Bostono, ĉefurbo de Masaĉuseco, estas la plej granda urbo en ĉi tiu ŝtato en la Nov-Anglia regiono. Fondita en 1630, la grandurbo estas klasifikita kiel unu el la plej malnovaj en la Usona Unio.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up