Díaz-Canel partoprenos virtualan kunsidon de la Forumo de Sao Paŭlo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-28 09:45:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 28 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenas ĉi-marde en la virtuala kunsido de la Forumo de Sao Paŭlo okaze de la 30-a jubileo de tiu platformo per alvoko al unueco de la progresemaj fortoj.

La kunsido arigos gvidantojn de tiu organizaĵo je la 14.30 horo laŭ kuba tempo, laŭ la reguloj adoptitaj responde al la Covid-19, raportis komuniko de la kuba prezidanteco.

Siaflanke, la oficiala portalo de la Forumo kunvokis al uzo de la etikedo #FSP30años kaj sekvi la kunsidon per la oficialaj kanaloj de la kuba registaro en la sociaj retejoj.

La ĝenerala direktoro pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo, Carlos F. de Cossio, taksis la eventon kiel spaco kontraŭimperiisma por defendi la popolan justicon.

El la komenco, la Forumo elstaras kiel scenejo por renkontiĝo, debato kaj komuna agado, naskiĝinta el la kunsido de partioj kaj organizaĵoj maldekstraj de Latinameriko kaj Karibio, okazinta en 1990 pro iniciato de la historia kuba gvidanto Fidel Castro, kaj la eksa prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva.

Dum la lasta kunveno okazinta en Karakaso, Venezuelo en 2019, ariĝis pli ol 100 movadoj sociaj kaj politikaj partioj maldekstraj el la tuta mondo sub la slogado “Por paco, suvereno kaj prospero de la popoloj.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up