Díaz-Canel renkontiĝis en Bonaero kun argentinaj artistoj kaj intelektuloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-23 16:07:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @prezidanteco

Havano, jan 23 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel renkontiĝis ĉi-lunde en Argentino kun artistoj, intelektuloj kaj akademianoj de tiu lando, en la kunteksto de oficiala vizito al Bonaero, la ĉefurbo.

La kuba eminentulo partoprenos morgaŭ en la VII Pintkunveno de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac).

La Kuba Prezidanteco raportis en sia Tviter-konto, ke la ministro pri kulturo de la sudamerika nacio, Tristán Bauer, partoprenis en la renkontiĝo kune kun pli ol 70 reprezentantoj de la sektoro.

La fama ĵurnalisto kaj verkisto, Stella Calloni, asertis, ke Kubo estas la plej granda ekzemplo de rezistado, kiun havas Latin-Ameriko, kaj tial ĝi devas esti defendita ĝismorte.

Siaflanke, Díaz-Canel esprimis sian emocion  esti ĉi tie, same kiel sian korinklinon kaj profundan admiron por la grupo de ĉeestantaj intelektuloj.

Ĉi-matene la ŝtatestro de la plej granda insulo en Antiloj renkontiĝis ankaŭ kun argentinaj komercistoj, al kiuj li konfirmis, ke ekzistas la volo de la du registaroj por daŭre plifortigi rilatojn de interŝanĝo kaj ekonomia kunlaboro.


Fonto: @prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up