Díaz-Canel: Kubo ne estos timigita de atakoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-24 20:02:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan  24 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel emfazis ĉi-mardon en Bonaero, ke la plej granda insulo de Antiloj ne estos timigita de la atakoj aŭ perfidos la historion de rezisto, digno kaj defendo de la justeco socia.

Parolante en la VII-a Pintkunveno de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac), la ŝtatestro dankis la membrolandojn pro ilia forta pretendo kontraŭ la blokado trudita de Usono al Kubo, kaj pro retiriĝo el la listo de nacioj,  kiuj supozeble sponsoras terorismon.

"La Registaro de Usono insistas pri  detruigo de  la socimodelon, kiun ni kubanoj suverene decidis konstrui, per kruela, nelegitima, kontraŭleĝa kaj malmorala politiko de ekonomia sufokado", diris Díaz-Canel.

Same, li atentigis, ke tiu ĉi norda nacio uzas sian teknologian hegemonion kaj kontrolon de la amaskomunikiloj kaj ciferecaj platformoj por fari malstabiligajn operaciojn, senprecedencan amaskomunikilan militon kaj antaŭenigi la tiel nomatan "reĝimŝanĝon", kun la subteno de dekoj da miliardoj da dolaroj el la federacia buĝeto.

"Via senbaza kaj unuflanka decido inkluzivi Kubon en la falsan liston de ŝtatoj, kiuj supozeble subtenas terorismon, grave influas niajn evolu-aspirojn", li emfazis.

Li diris, ke nia lando ne estos timigita de tiaj atakoj. "Ni ne perfidos la historion de rezisto, digno kaj defendo de socia justeco, kiu igis la kuban revolucion emancipan forton por la homoj", li atentigis.

En sia parolado, la prezidento emfazis, ke Kubo ne limiĝas al rezisto, kaj neniam ĉesis krei en la severaj jaroj de batalo kontraŭ  la pandemion kaj intensigitan blokadon surbaze de 243 rimedoj aplikitaj de la administrado de la eksa usona prezidento Donald Trump (2017-2021).

Li ankaŭ asertis, ke vakcinoj, dekoj da novaj medikamentoj kaj prizorgaj protokoloj por malsanoj, same kiel novaj ekipaĵoj kaj traktadoj, konfirmas la valoron de ĉi tiu kreiva rezisto de la kariba insulo.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up