Díaz-Canel elstarigas raporton faritan de sciencistoj pri la supozataj sonaj atakoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-14 13:01:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

.

Havano, sep 14 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, reliefigis hodiaŭ per sia Tviter-konto la analizon faritan de sciencistoj en la lando, kiu montras la trompojn post la supozataj sonaj atakoj patentitaj de Usono.

"La Kuba Scienca Akademio prezentis teknikan raporton kun pritakso de la okazaĵoj, kiuj malkaŝas la falsaĵojn pri la sindromo, kiun Vaŝingtono inventis," skribis la prezidento.

Fakuloj de tiu institucio konkludis, ke la supozataj sonaj atakoj sur la kariba insulo estas science neakcepteblaj laŭ ĉiuj siaj komponentoj.

La teorio pri la tiel nomata Havana sindromo, afekcio, kiu laŭ Vaŝingtono influis la sanon de usonaj diplomatoj en ĉi tiu ĉefurbo "nur pluvivis pro partia uzo de scienco", konsentis la specialistoj.

La membroj de la Akademio nomis “mistera sindromo”  la rakonton, kiun la usona registaro uzi por  fermi konsulajn servojn sur la insulo kaj retiri grandan parton de siaj laboristoj ĉi tie dum la registaro de Donald Trump (2017-2021).

La teorio "supozas, ke la kaŭzo de ĉi tiuj okazaĵoj estas atakoj per iu neidentigita energia armilo," diris la teksto.

La spertuloj interpretis la disponeblajn faktojn "surbaze de la raportoj publikigitaj en Usono kaj Kanado kaj sur la surkampaj studoj faritaj en Havano."

Ili konkludis, ke eble iuj usonaj dungitoj sentis sin malsanaj pro heterogena kolekto de kuracaj kondiĉoj, iuj antaŭekzistantaj antaŭ ol iri al Kubo kaj aliaj akiritaj pro simplaj aŭ konataj kaŭzoj.

La sciencistoj emfazis, ke neniu konata formo de energio povas selekte kaŭzi cerban difekton (kun spaca precizeco simila al lasera radio) laŭ la kondiĉoj priskribitaj por la supozataj havanaj okazaĵoj.

"La fizikaj leĝoj, kiuj regas sonajn, ultrasonajn, infrasonajn aŭ radiofrekvencajn ondojn (inkluzive mikroondojn), ne permesas ĝin", aldonas la komplete legebla dokumento en la retejo de la Kuba Scienca Akademio.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up