La kuba prezidento Díaz-Canel finis sian viziton al Alĝerio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-19 08:06:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alĝerio, nov 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel finis sukcesan viziton en Alĝerio, kiu komenciĝis la 16-an de novembro kiel unua lando de la turneo kiu inkluzivas Rusion, Turkion kaj Ĉinion.

En dialogo kun la  la ĵurnalistoj akompanantaj prezidenton Díaz-Canel en sia internacia turneo ĉi-tage,  la Ministro pri Eksteraj Aferoj de la Respubliko de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, taksis sukcesaj la rezultojn de la vizito de la Ŝtatestro al la Demokratia kaj Popola Respubliko Alĝerio.

“Ĝi estis bonega vizito. Mi pensas, ke ĝi markas mejloŝtonon en la evoluo de duflankaj rilatoj." Tiel, la kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, taksis la tagordon, kiun de la 16-a de novembro ĝis hodiaŭ disvolvis en la Demokratia kaj Popola Respubliko Alĝerio la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj Prezidento de la Respubliko Kubo, Miguel Diaz-Canel Bermudez.

Bruno Rodriguez, ministro pri eksteraj aferoj de Kubo

Bruno Rodríguez diris, ke la interparoloj kun la Prezidento de Alĝerio "estis tre helpemaj, koraj, profundaj", en kiuj -laŭ la ministro pri eksteraj aferoj- Lia Ekscelenco S-ro Abdelmadjid Tebboune "esprimis sian solidarecon kaj subtenon en la lukto  de la Insulo fronte al la blokado, kaj ankaŭ esprimis profundan dankemon por la seninterrompa kunlaboro de Kubo en alĝeria teritorio."

La kuba ministro pri eksteraj aferoj emfazis la valoron de la alĝeria prezidento esprimante "solidarecon kaj komprenon fronte al la intensiĝo de la blokado, kiun Alĝerio kondamnas en ĉiuj internaciaj forumoj"; kaj elstarigis la iniciaton de la lando situanta en Nordafriko, "por parte pardoni kaj replanigi la ŝuldon, samtempe laborante por pliigi alĝeriajn investojn" en la plej  Granda el la Antiloj.

En la sama penso, Bruno Rodríguez Parrilla elstarigis la anoncon de la eminentulo de la magreba lando pri la vizito, kiun granda reprezentado de alĝeriaj komercistoj baldaŭ faros al Kubo; la donaco de fotovolta centralo; same kiel la eblecon kunlabori en la energikampo.

Pri la fruktoj naskitaj de la renkontiĝo inter ambaŭ gvidantoj, la ministro pri eksteraj aferoj de la Insulo emfazis, ke krome, interesoj estis identigitaj en areoj, kiuj inkluzivas la farmacian kaj bioteknologian industrion, kaj la Sanon kaj energian sektorojn. "Ĝi konfirmas, ke ekzistas historia amikeco, fondita de la gvidantoj de la Kuba Revolucio kaj la Alĝeria Revolucio, grandega koincido pri la aferoj de la internacia situacio, kaj la volo plu labori", li asertis.

Fine, la ministro asertis, ke la vizito al ĉi tiu unua lando de la turneo farita de la Prezidento de la Respubliko Kubo, "estis tre enfokusigita en unu direkto: en la disvolviĝo de reciproke utilaj ligoj, kaj ankaŭ en du landoj, kiuj kunhavas multajn eksterpolitikajn celojn, kaj ke ili laboros kune, fundamente en la grupo de la 77 -kiu havos la kuban prezidantecon venontjare en la Movado de Nealiancaj Landoj-, kaj en ĉiuj multflankaj sferoj."


Fonto: Retejo de la prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up