Partoprenas Díaz-Canel municipan asambleon partian en Santa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-22 16:22:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: RRebelde

Havano, jan 22 (RHK) Kun la ĉeesto de la Unua Sekretario de la Komunista Partio de Kubo -PCC-, Miguel Díaz-Canel, la Urba Asembleo de tiu partia organizo komenciĝis  en la centra provinco Santa Clara.

Laŭ la tvitera konto de la kuba prezidanteco, en la kunveno estas diskutataj prioritataj aferoj en la ekonomia tagordo de la lando.

Inter la diskutitaj punktoj, la ankaŭ Prezidento de la Respubliko proponis kritikan rigardon al la realeco de la teritorio, kun la celo plifortigi la rolon de la Partio en la provinco Villa Clara kaj la lando.

La evento, okazinta en la Centra Universitato Marta Abreu de Las Villas, daŭras la procezo de analizo de la laboro de la organizo en la tuta lando kaj ĝia avangarda rolo en Kubo.


Fonto: PL/ACN).

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up