Díaz-Canel interparolas kun studentoj kaj instruistoj en Santa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-06 12:12:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santa Clara, feb 6 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, dialogis ĉi tie kun studentoj kaj profesoroj de la Universitato de Medicinaj Sciencoj, kadre de la interŝanĝo de kandidatoj por deputitoj kun sektoroj de la loĝantaro.

La eventon partoprenis grupo de prestiĝaj sanprofesiuloj, kun sciencaj kaj esplorrezultoj, kaj ankaŭ studentoj kaj profesoroj de la fakultatoj pri Medicino, Flegado kaj santeknikistoj.

Poste, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo havos similan renkontiĝon kun studentoj kaj instruistoj de la Palaco José Luis Miranda, kie lernas infanoj apartenantaj al la Organizo de Pioniroj José Martí (OPJM).

En tiu ĉi tago ankaŭ estas planata interparolo kun gejunuloj de  la Federacio de Mezlernejaj Studentoj (FEEM), en la salono Caturla de la biblioteko Martí, apud la parko Leoncio Vidal en ĉi tiu urbo.

Díaz-Canel estas akompanata de aliaj kandidatoj por deputitoj al la Nacia Asembleo de Popola Povo (parlamento) por Santa Clara, kiel la Guberniestro kaj la unua sekretario de la Komunista Partio en Villa Clara, Alberto López kaj Osnay Miguel Colina, respektive.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up