Pledas Cabello por la revolucia unueco venkocele en la parlamentaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-14 13:56:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, sep 14 (RHK) La unua vicprezidanto de la socialista partio unueca de Venezuelo (PSUV), Diosdado Cabello, certigis ke la unueco de la revoluciaj fortoj estas hodiaŭ la sola garantio por venki en la parlamentaj elektoj la venontan 6-an de decembro.

Pere de sia socia retejo en Twitter, la partia gvidanto alvokis ĉiujn patriotojn altigi la flagojn de digneco kaj sendependeco.

Cabello aŭguris la malvenkon elektan de tiuj, kiuj klopodas krei dividojn en la revoluciaj fortoj, kiel politika strategio por havi ŝancojn en la venontaj elektoj.

Siaflanke, la opozicia gvidanto Claudio Fermín, esprimis ke tiuj, kiuj pledas por punoj kaj la ekonomia blokado neglektas la nacian suverenecon.

Dum intervjuo kun la ĵurnalisto kaj ministro de kulturo, Ernesto Villegas, la reprezentanto de la partio Solvoj por Venezuelo, esprimis ke  decidi la sorton de la lando ekster la naciaj landlimoj kaj pledi por ke eksterlandaj tribunaloj juĝu la venezuelanojn, estas neglekto pri memestimo.

Fermín emfazis ke la procezo de internacia konspiro estas unu el la plej malfacilaj  vojaĝoj travivataj de tiu ĉi sudamerika lando.

Spite al la malstabiligaj klopodoj kaj la alvoko de la ekstrema dekstrularo bojkoti la procezon, pli ol cento da partioj kaj organizoj de ĉiuj politikaj tendencoj, kandidatigis antaŭ la nacia elekta konsilantaro14 mil kandidatojn al la Nacia Asembleo, en malobeo ekde 2016 pro malrekono kaj defio al la ceteraj povoj de la ŝtato.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up