Kuba prezidento gratulas Salvadoron pro balotrezultoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-07 12:00:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nayib Bukele. Bildo: @DiazCanelB

Havano, feb 7 (RHK) La Prezidento de la Respubliko de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ gratulis sian ekvivalenton el Salvadoro, Nayib Bukele, pro sia lastatempa prezident-elekto.
Ni deziras al li sukceson kaj ni ratifas la volon antaŭenigi la dulandajn rilatojn inter niaj landoj, diris la kuba prezidanto en sia X-konto.

Ĉi-dimanĉe, Bukele  venkis kun pli ol 85% de la voĉoj, batante la rekordon en la tuta demokratia historio de la mondo kaj estante la unua prezidento de Salvadoro tuj reelektita en jardekoj.

Laŭ enketo de la Universitata Instituto pri Publika Opinio (Iudop), la 42-jara prezidanto venkus en la elektoj kun 81,9% de la voĉoj, kontraŭ atomigita opozicio inter kvin kandidatoj, el kiuj neniu atingus 5% de la voĉoj.

Inter la prezidentaj kandidatoj estis ankaŭ iama reprezentanto Manuel Flores, de la maldekstrema Farabundo Martí Naciliberiga Fronto (FMLN); komercisto Joel Sánchez, de la dekstra Naciisma Respublikana Alianco (Arena); la obstetrikisto José Renderos, de Forto Solidara; la advokato Luis Parada, de Nia Tempo; kaj la arkitekto Marina Murillo, de la Salvadora Patriota Frateco.

La ciferoj de la voĉdona organo de la centramerika lando indikis, ke la nuna prezidento, de la partio Novaj Ideoj, akiris la plimulton de la voĉoj (794 999) kun 13,8 % de la protokoloj prilaboritaj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up