Kuba prezidento gratulas la Junularajn Klubojn kreitajn de Fidel Castro antaŭ 35 jaroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-08 08:38:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Fidel Castro en la junularaj kluboj de komputiko

Havano,  sep 8 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, rememoris la tagon, en kiu la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, inaŭguris la unuan Junularan Klubon pri Komputiko kaj Elektroniko, hodiaŭ antaŭ 35 jaroj.

La kuba prezidento referencis al la frazo de la Ĉefkomandanto, kiam li rekonis la efikon de teknologio en la nuntempa mondo: "La socio, kiu ne estas preta por la uzo de komputiko, estas likvidata".

Same, Díaz-Canel esprimis, ke en tiu "neforgesebla tago, mi vidis miajn revojn en liaj vortoj kaj en la realo".

Dume, la ĉefministro, Manuel Marrero, ankaŭ transdonis gratulon tra la sama socia reto al la laboristoj de la Junularaj Kluboj de la lando pro la festoj de la datreveno de "La komputilo de la kuba familio", li diris.

La ideo de Fidel Castro havis la celon kontribui al la sociiĝo kaj komputiligo de la kuba socio kaj estis la unua kaj sola projekto en la mondo kiu, pro sia amplekso, proponis multe kontribui al la kono de komputilaj kaj elektronikaj teknikoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up