La kuba prezidento dialogis kun juristoj pri proponoj kaj defioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-09 12:51:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel kaj juristoj

Havano, aŭg 9 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, interŝanĝis kun specialistoj kaj junaj juristoj, kiel parto de la dialoga procezo de la plej alta gvidantaro de la lando kun diversaj sektoroj de la socio.

Laŭ la oficiala retejo de la prezidanteco, la ŝtatestro  traktis "proponojn pri partopreno de la centraj juraj organoj en la regularoj de  sektoraj organismoj  kaj aliaj institucioj."

Samtempe, li taksis la konsilon kaj trejnadon de juristoj kaj gvidantoj "por ke la juraj normoj naskiĝu fortikaj", aldonis la raporto.

Laŭ la Prezidanteco, la interŝanĝo estas parto de  la "kontinueco de konstanta dialogo kun diversaj sektoroj de ekonomia kaj socia vivo en partoprena  ago."

Diaz-Canel ĵus diskutis kun cent junuloj de diversaj sociaj branĉoj pri iliaj vizioj por konstrui pli bonan landon.

La renkontiĝo okazis en la Placo Cadenas de la Havana Universitato, en kiu partoprenis kamparanoj, studentoj, privatsektoraj laboristoj, instruistoj kaj kuracistoj, inter aliaj.

Pasintsemajne la ŝtatestro ankaŭ parolis kun esploristoj, profesoroj kaj studentoj ligitaj al ekonomiaj sciencoj, en la sidejo de la Landa Asocio de Ekonomikistoj kaj Kontistoj.
Tio estis la unua el kelkaj similaj kunvenoj planitaj por la semajno por aŭdi la opiniojn de homoj el diversaj sektoroj de la nacia vivo.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up