Projekto por plibonigi flughavenan infrastrukturon analizitas en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-30 09:46:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 30 (RHK) Kubo hodiaŭ realigas ambician flughavenan infrastrukturan projekton celantan plifortigi aviadan sekurecon kaj faciligi aernavigadon kaj ŝarĝservojn.

La Interinstitucia Konsilio kiu, sub la gvido de la Ministerio de Ekonomio kaj Planado (MEP) periode taksas la progreson de la Nacia Ekonomia kaj Socia EvoluPlano ĝis 2030, taksis ĵaŭde ne nur tion, kio estis farita kiel parto de la Infrastruktura Makroprogramo en tiu branĉo, sed ankaŭ eblaj fontoj de financadocele plenumi  la celojn kaj daŭripovon.

Reakiri kaj renovigi ekipaĵon de Cubana de Aviación kun daŭrigebla, efika kaj sekura aerfloto; same kiel kompletigi kaj renovigi grupon de agrikulturaj servoaviadiloj estas parto de tio, kion analizis la Interinstitucia Konsilio en ĉeesto de Eduardo Rodriguez Dávila, ministro de Transporto, kaj Roberto Rangel Ortega, vicministro de la MEP; Armando Daniel López, prezidanto de la Instituto de Civila Aeronaŭtiko de Kubo (IACC).

Laŭ la Kuba Novaĵagentejo, inter la temoj traktitaj, la rezultoj en 2023 inkludis la vastiĝon kaj modernigon de la Internacia Flughaveno José Martí, kaj la laborojn rilatajn al la financado, dezajno kaj projekto de la ekspansio de Terminalo n-ro 3.

Pliigi la operacian kapablon de pasaĝeroj kaj aviadiloj, plibonigi sekurecajn normojn kaj kvaliton de servoj ĉe la instalaĵoj, kaj atingi teknologian modernigon, kiu ebligas starigon de pli altaj kaj pli konkurencivaj normoj je internacia nivelo.

La investprocezo etendiĝas al la flughavena infrastrukturo de turismaj centroj kiel Varadero, Santa Clara kaj Cayo Las Brujas, kaj  prizorgado (Hangaro) kaj riparlaborejoj, inter aliaj instalaĵoj, ĉar la lando havas 22 flughavenojn, dek el ili internaciaj.


Fontoj: Granma/ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up