Finiĝas en Venezuelo la kolekto de subskriboj subtene al la kandidatoj por la nacia konstitucia asembleo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-12 10:18:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
kandidatigoj por la konstitucia asembleo

Karakaso, 12 jun (RHK) Ĉi-lunde la procezo de subskribo-transdono por subteni la kanditatarojn al la nacia asembleo konstitucia (ANC) en Venezuelo finiĝos, kiel parto de la starigita datprogramo flanke de la nacia elekta konsilantaro (CNE) fronte al la elektoj de la venonta julio.

La 545 delegitoj  al tiu instanco de konstitucia reformo kunvokita de la venezuela prezidento Nicolás Maduro pasintan majon, estos elektitaj la venontan 30-an de julio, asertas la televida ĉeno Telesur.

La kandidatoj devos prezenti subtenon de 3% de la subskriboj de sia koncerna distrikto, dum la kandidatigitoj flanke de elektaj grupoj ne bezonos subskribojn.

Kaze de la kandidatoj de la sektora sfero, kamparanoj, fiŝkaptistoj, entreprenistoj, pensiuloj kaj personoj handikapaj devos prezenti  500 subskribojn, dum gestudentoj kaj laboristoj legitimigos sin per mil subskriboj.

Por la kandidatigitoj de la komunaj kaj komunumaj konsilantaroj, nur estos necese prezenti la atestilon de la elekta komisiono de ambaŭ instancoj.

Tiun ĉi pasintan dimanĉon, Maduro elstarigis la popolan partoprenon  de la civitanaro, elpruvita per la kandidatigo de pli ol 52 000 prekandidatoj de la ANC.

Li aldonis ke tiuj kiuj opozicias al la konstitucia asembleo, faras tion kun la celo sekvestri la suverenecon kaj povon de la popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up