Omaĝo al la virgulino de la Caridad del Cobre.

Eldonita de Alejandro García
2014-08-28 13:55:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Grupo de artistoj prezentos omaĝon al la virgulino de la Caridad del Cobre, la patronino de Kubo, la 6-an kaj 7-an de septembro en la Nacia Teatro, per verko kiu arigas elementojn de la scenaj kaj plastikaj artoj de la insulo, elstarigas la patrolandajn valorojn kaj la ĉeeston de la virgulino en diversaj etapoj de la kuba historio, en la sendependigaj militoj kaj en la ĉiutaga vivo.

Rekonataj artistoj formas la ensemblon kiu prezentos la verkon, interalie, geaktoroj, dancistoj, kantistoj, muzikistoj, sub la reĝisorado muzika de Gladys Puig, surbaze de originala ideo, kaj ĝenerala direktorado de Lázaro Velazco.

La patronino de Kubo estas simbolo de nacia identeco, konata kiel la mambisa virgulino, ĉar ĝi akompanis la ribelulojn (mambisoj); kiam ekformiĝadis la sentoj de sendependiĝo inter la kubanoj, la virinoj kunportis etan medalon por esprimi siajn liberigajn idealojn.

En la jaro 2012 oni celebris la 400 jariĝon de la eltrovo de la virgulino, kaj tial ĉiujare oni festas tiun okazaĵon la 8-an de septembro.

En 2013 kiam oni celebris la 33-an eldonon de la Kariba Festivalo, la kultura pejzaĝo de la regiono en Santiago de Cuba, la vilaĝo El Cobre, kie situas la katedralo de la virgulino, kaj la lokoj survoje al la preĝejo de la Patronino de Kubo, estis deklaritaj nacia heredaĵo de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up