Prezidento de Kubo akceptis membrojn de la Konferenco de Katolikaj Episkopoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-27 08:21:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 27 (RHK) La prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, akceptis ĉi-merkredon en la Palaco de la Revolucio reprezentantojn de la Konferenco de Katolikaj Episkopoj de Kubo.

Kiel raportis la Tviter-konto de la Prezidanteco, la renkontiĝo estas parto de la malsamaj interŝanĝoj, kiujn la Ŝtatestro efektivigas kun diversaj sektoroj de la socio.

“La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la @PartidoPCC kaj Prezidento de la Respubliko, @DiazCanelB, akceptis ĉi-merkredon, en la Palaco de la Revolucio, reprezentantojn de la Konferenco de Katolikaj Episkopoj de #Kubo, kadre de siaj renkontiĝoj kun malsamaj sektoroj”

La Konferenco de Katolikaj Episkopoj de Kubo estas organo de la Romkatolika Eklezio, kiu aligas ĉiujn diocezojn kaj arkidiocezojn de la Insulo, kaj estas prezidata de Monsinjoro Emilio Aranguren Echeverría.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up