Prezidento de Kubo akceptis usonajn komercistojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-08 14:19:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel kun usonaj komercistoj. Foto: PL

Havano, jun 8 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel akceptis hodiaŭ la vicprezidanton de la Usona Nutraĵa Asocio, Mark Baum, kaj la estron de la Fondaĵo Espero por Kubo, Jorge Ignacio Fernández.

La ŝtatestro raportis per sia Tvitera konto, ke en la kunveno oni diskutis komercan potencialon inter la du landoj kaj la malhelpojn truditajn de la ekonomia, komerca kaj financa blokado  de Vaŝingtono al la insulo.

La usonaj komercistoj renkontiĝis pasintlunde kun la prezidanto de la Kuba Komerca Ĉambro, Antonio Carricarte, al kiu ili esprimis sian intereson pri starigo de komercaj ligoj kun la kariba nacio, precipe en la nutraĵa sektoro.

Jorge Ignacio Fernández atentigis, ke lia ento kreas pontojn kun komercistoj interesitaj ne nur pri komerco kun la insulo, sed ankaŭ pri laboro rilate al  temoj kiel daŭripova energio, kaj eĉ kun kompanioj pri kuracaj aparatoj interesitaj pri fabrikado de kubaj vakcinoj.

Dume, Mark Baum esprimis sian intereson koni la kuban merkaton por determini en kiuj lokoj eblas kunlabori, li ankaŭ priskribis la karakterizaĵojn de la lokoj, kiujn li reprezentas.

Ambaŭ konsentis pri la efikoj kaŭzitaj de la usona blokado kontraŭ Kubo kaj la inkludo de la insulo en la liston de landoj patronantaj terorismon, kvankam ili emfazis, ke malgraŭ tio ekzistas malgrandaj eblecoj, kiujn oni devas profiti favore al komerco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up