Ĉeestas Díaz-Canel la fermon de negoc-forumo Kubo-Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-19 11:50:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ĉeestis la fermon de la Komerca Ekonomia Forumo kaj la XI-a Renkontiĝo de la Kubo-Rusia Komerca Komitato en la Ĉambro 1930, de la Hotelo Nacional en ĉi tiu ĉefurbo.

Kune kun la kuba prezidento, estis la ĉefministro, Manuel Marrero; Ricardo Cabrisas, Vicĉefministro kaj Estro de Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo kaj Dmitri N. Chernyshenko, Vicprezidanto de la Registaro de la Rusa Federacio.

Ekde merkredo, pli ol 100 komercistoj el la eŭrazia lando esploris kun reprezentantoj de la plej granda el Antiloj la manierojn plifortigi ligojn pri temoj kiel transporta loĝistiko, agroindustria kunlaboro, novigo, cifereca transformo, konstruado kaj turismo.

La Komerca Ekonomia Forumo kaj la Renkontiĝo de la Kubo-Rusia Komerca Komitato okazis en la kunteksto de la XX-a Sesio de la Interregistara Komisiono por ekonomia-komerca kaj scienc-teknika kunlaboro inter la du nacioj, okazinta ĵaŭdon.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up