Díaz-Canel ĉeestas solidarecan renkontiĝon kun Kubo en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-02 10:49:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Solidareca evento en Havano

Havano, maj 2 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, ĉeestas hodiaŭ al la fermo de la Internacia Renkontiĝo de Solidareco kun Kubo kaj kontraŭ imperiismo okazinta en la Kongresa Palaco de ĉi tiu ĉefurbo.

En la evento ĉeestas 1 144 sindikataj gvidantoj el 58 landoj, el 220 organizaĵoj, inkluzive de reprezentantoj de sindikataj centroj, solidarecaj movadoj kaj politikaj partioj.

La programo de la Renkontiĝo inkluzivas laboron en 3 komisionoj, kiuj traktos tutmondan sindikatismon kaj laboristajn luktojn; la justaj kaŭzoj de la popolo kaj la luktoj de solidarecaj organizoj por defendo de la paco kaj la suvereneco de la popolo.

La evento estas dediĉita al la centjariĝo de la fizika malapero de la gvidanto de la monda proletaro Vladimir Iliĉ Lenin, al la heredaĵo de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, kaj al aliaj herooj de la kariba nacio.

La lastan tagon de la aranĝo antaŭis vizitoj kaj ekskursoj al kompanioj kaj centroj de ekonomia kaj socia graveco en ĉi tiu ĉefurbo kaj en la okcidenta provinco Artemisa.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up