Ekis la mona ordigo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-01 15:28:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubaj pesoj (CUP)

Havano, jan 1 (RHK) Hodiaŭ ekis en Kubo la nula tago, kiu markis la starigon de la procezo de monordigo. Ĝi  konsistigas neprokrasteblan bezonon kaj nepran paŝon por avanci en la strategio sociekonomia de la lando.

La nomata Tasko Ordiga implicas unuigi la tipojn de kurzoj validaj, ĉeson de la konvertebla peso kaj ĝeneralan reformon de salajroj, kaj prezoj per poioma elimino de troaj subvencioj kaj malkorektaj senpagecoj.

La leĝa subteno de tiu ĉi procezo estas priskribita en la Oficiala Gazeto kies 68-a numero eksterordinara de 2020 diskonigis ĉiujn procedurojn rilatajn al la plano de la nacio kaj havas 8 leĝo-dekretojn, tri dekretojn kaj saman nombron  da interkonsentoj.

Marino Murillo, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj estro de la komisiono por starigi la gvidliniojn de la ŝtato, klarigis ke temas pro interdisciplina kaj transversa procezo al la insula ekonomio.

Ĝi celas solvi makroekonomiajn malekvilibrojn, malpliigi buĝetajn deficitojn, favori la stimulojn al produktado, plibonigi la efikecon kaj konkurencon je nivelo internacia.

Li konfirmis la gravecon kaj trascendon de tiu ĉi paŝo, “kiu metos la landon en pli bonajn kondiĉojn por  antaŭenigi la transformojn postulatajn de la aktualigo de nia ekonomia kaj socia modelo surbaze de garantio de plia oportun-egalecoj, rajtoj kaj socia justico por ĉiuj kubanoj.

Analizistoj koincidas pri tio ke temas pri unu el la plej kompleksaj taskoj en la sociekonomia ordo, alfrontataj de la lando, meze de kompleksa kunteksto pro la plifortigo de la usona sieĝo kaj la sekvoj de la Kovim-19 kaj la internacia krizo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up