Reprezentantoj de Kubo kaj San Marino parolas pri ekonomiaj rilatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-26 14:50:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 26 (RHK) La vicĉefministro de Kubo, Ricardo Cabrisas, estro de la Ministerio de Ekstera Komerco kaj Eksterlanda Investo, kaj Luca Beccari, estro de Registaro de la Respubliko de San-Marino, diskutis ĉi-vendredon pri la reciproka intereso plifortigi duflankajn rilatojn en diversaj sferoj.

Li esprimis la intereson de la antila nacio plifortigi ligojn en la ekonomia, komerca kaj sano-sferoj, malgraŭ la kompleksa ekonomia kunteksto, kiun la insulo spertas.
"Ĉiun malfacilaĵon kaj ĉiun problemon ni devas igi ŝancon antaŭeniri," diris Cabrisas.

Siaflanke, la ankaŭ Ŝtata Sekretario pri Eksteraj Rilatoj, Internacia Ekonomia Kunlaboro, Telekomunikadoj de San Marino, esprimis sian kontenton viziti Havanon cele plifortigi la ligojn inter la du Ŝtatoj, kiujn li priskribis kiel stabilajn kaj daŭrajn. .

Li rememoris, ke dum tiu ĉi vizito ili subskribis gravajn interkomprenajn memorandojn: unu pri internacia kaj politika kunlaboro, kaj alia pri medicina kunlaboro.

"Mi kredas, ke la fundamentoj estis starigitaj por labori pri estontaj projektoj," li asertis.

Beccari aldonis, ke "la landoj estas malproksimaj kaj ili estas malsamaj, sed ili havas multajn trajtojn komunajn, similajn en multaj aspektoj de la organizo de la Ŝtato, la sanaj alproksimiĝoj, ili estas en ekonomia disvolviĝo kaj ĉiam konsiderante la socian aspekton."

San-Marino sisteme subtenis la kuban peton pri la forigo de la usona blokado, malutila al la popolo kaj al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la insulo, kaj al triaj Ŝtatoj interesitaj pri antaŭenigo de siaj ekonomiaj ligoj kun la kariba insularo.

La Sanmarina ministro pri eksteraj aferoj oficiale vizitas Kubon ekde tiu ĉi ĵaŭdo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up