Ekonomiaj transformoj en Kubo ne lasos homojn senprotektajn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-17 08:29:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 17 (RHK) Francisco Silva Herrera, ĝenerala direktoro de Var-vendoj de la ministerio pri interna komerco (Mincin), ree esprimis ke neniu restos senprotekta fronte al la procezo de mona ordigo entreprenota de la insulo por elimini la monan kaj kurzan duobliĝon, fari salajran reformon kaj alian de prezoj, kaj elimini troajn subvenciojn kaj netaŭgajn senpagecojn.

En la unua temo, li klarigis ke ĝi speguliĝos en la varkostoj, ĉar ŝanĝante la kurzon en la ŝtata sektoro okazos kresko de la kosto de importitaj varoj kaj de la naciaj produktoj, kvankam malpli, kiu havos sekvojn en la socio, iĝos evidenta en la prezoj pograndaj kaj pomalgrandaj, en la enspezoj de la loĝantaro kaj en la salajra aĉeto-kapablo.

Li memorigis ke dum multaj jaroj regis tutlande subvencioj al produktoj kaj servoj, kiel ekzemple, tiuj de la normigitaj bazaj produktoj por la familio, kio ebligas ke granda nombro da personoj aliras al konsumnivelo pro ĝiaj malaltaj prezoj, kio ne stimulas la laborbezonon.

Avertis ke elimino de troaj subvencioj okazos popaŝe kaj en la unua etapo kelkaj restoj, ĉefe tiuj ligitaj al vundeblaj grupoj.

Tio ebligos elimini la intervenon de la ŝtata buĝeto en la formado de prezoj por redukti kostojn, kio favoros plu agi subvenciante la personojn, kiuj tion bezonus.

En nova kunteksto, eĉ eliminante subvenciojn, okazos pliboniĝo de salajroj kaj pensioj, kio ebligos ke la hodiaŭ konsiderataj vundeblaj personoj, povus iĝi ekonomie solvantaj.

La monordiga procezo en Kubo estos multe pli ol elimini la moncirkuladon, sed ĉi kompleksa procezo, kiu havos sekvojn en ĉiuj aspektoj de la vivo, ne signifas ke la Revolucio gu malkonsekvence kun siaj principoj kaj protekto de la vundeblaj personoj.

Multaj klopodoj estas faritaj por eltrovi la manieron realigi la vortojn de Raúl Castro en la VII-a kongreso de la komunista partio kaj garanti per faktoj ke en nia lando, neniu restu senprotekta.

 

fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up