Kubo kaj Pakistano plifortigas siajn ligojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-23 18:32:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Reprezentantoj de Kubo kaj Pakistano esprimis sian decidon fortigi la kunlaboron en diversaj agadkampoj kongrue kun la amikeco, afableco kaj interkompreniĝo kiun karakterizas la reciprokaj rilatoj, asertis pakistanaj amaskomunikiloj.

La registara informagentejo APP sciigis ke tia estis la sinteno de la intervjuo okazinta en tiu lando flanke de la asesoranto de nacia sekureco kaj eksteraj aferoj de la ĉefministro, Sartaj Aziz, kaj la kuba vicministro pri eksteraj rilatoj Rogelio Sierra Díaz.

Azis atentigis ke la ligoj inter ambaŭ landoj pliboniĝis okaze de la tertremo okazinta en la jaro 2005 en Pakistano kaj li pledis por plifortigi ilin.

La pakistana reprezentanto dankis la kuban solidaremon en tiu momento kiam Kubo instalis 32 hospitalojn en la plej damaĝitaj regionoj kaj sendis 2 mil 564 kuracistojn,  kiuj atentis pli ol 1,8 milionojn da  personoj  kaj savis pli ol 2 mil vivojn.

Poste,  la kariba lando ofertis la eblecon al cento da gejunuloj  studi medicinon en la kuba Latinamerika Lernejo pri Medicino, kie jam diplomiĝis 295 kuracistoj kaj aliaj 600  diplomiĝos venontjare.

La kuba reprezentanto vizitas Pakistanon por partopreni la trian konsultiĝan rondon politikan inter ambaŭ landoj kaj esprimis la volon de la kariba lando plifortigi la reciprokajn rilatojn.

Dum sia vizito, la kuba vicministro ankaŭ rekontiĝos kun gvidantoj de ambaŭ parlamentaj ĉambroj, de la divizio pri ekonomiaj aferoj kaj de la komisiono pri supera edukado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up