Gratulis prezidento de Kubo elektitajn guberniestrojn kaj vicguberniestrojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-29 10:46:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 29 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, gratulis la provincajn guberniestrojn kaj vicguberniestrojn elektitajn la antaŭan tagon, ĉiuj kun pli ol 90 elcentoj de la validaj voĉoj donitaj.

"Kun vi kaj la homoj ni laboros kun engaĝiĝo kaj sindediĉo, pensante pri Kubo", emfazis la prezidento en sia tvitera mesaĝo.

La prezidantino de la Nacia Voĉdona Konsilio (CEN), Alina Balseiro, informis en gazetara konferenco, ke ses guberniestroj estis ratifitaj en sia posteno, tiuj de la provincoj Artemisa, Matanzas, Villa Clara, Cienfuegos, Las Tunas kaj Santiago de Kubo.

Dum kvar vicguberniestroj, tiuj de Havano, Mayabeque, Granma kaj Guantanamo estis elektitaj kiel guberniestroj.

En la kariba nacio, estas la Prezidento de la Respubliko kiu prezentas al la CEN la proponojn de kandidatoj por okupi tiujn postenojn.

La delegitoj al la municipaj asembleoj de la Popolpovo elektis aŭ ratifis, per libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdono,  tiujn, kiuj dum la venontaj kvin jaroj havos la fundamentan mision gvidi la ekonomian kaj socian evoluon de sia teritorio.

Laŭ interkonsento de la Ŝtata Konsilantaro, estis decidite, ke la ensposteniĝ-ceremonio de la provincaj guberniestroj kaj vicguberniestroj, samkiel la starigo  de la provincaj konsilioj de la Popola Povo, okazos la venontan dimanĉon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up