Prezidento de Kubo gratulis Raúl Castro pro sia 92-a naskiĝtago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-03 09:05:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 3 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis la 92-a naskiĝtagon de la  gvidanto de la Kuba Revolucio, armegeneralo Raúl Castro.

«Feliĉan naskiĝtagon, kara Raúl! Kia grandega privilegio havi vin inter ni en la aĝo de 92 jaroj, ĉiam batalpreta  por defendi la patrujon, la Revolucion kaj la socialismon kun plia forto ol iam ajn. Neniu dubu pri tio #RaúlesRaúl," diris la prezidento en sia Tviter-konto.


Per ĉi tiu socia reto, la ĉefministro, Manuel Marrero, ankaŭ transdonis sian gratulon al la Generalo de la Armeo kaj dankis lin pro sia ekzemplo en la defendado de la Kuba Revolucio kaj "por ĉiam konservi vivajn la ideojn de nia Ĉefkomandanto, Fidel Castro." .

Simile, la eksterafera ministro Bruno Rodríguez elstarigis la optimismon de la gvidanto de la Revolucio, same kiel lian spiriton de rezisto kaj konfido je venko.

En la menciita platformo, la prezidento de la Nacia Asembleo de Popola Povo, Esteban Lazo, eĥis la gratulon kaj priskribis Raúl Castro kiel "referenco por ĉiu revoluciulo kaj ekzemplo por nia popolo, kun daŭra loko en la animo kaj la historio de la lando.

Raúl Castro naskiĝis la 3-an de junio 1931 en la urbo Birán, Holguín, en la tiama provinco Oriento.

Li estis parto de la tiel nomata Centjara Generacio, sturmis la kazernon Moncada en Santiago de Kubo, en julio 1953, kaj komencis, kune kun sia frato Fidel Castro, la historia gvidanto de la Revolucio, la batalon, kiu kulminis per la venko de januaro 1959.

Raúl Castro  gvidis la landon inter 2006 kaj 2018, meze de malfacila situacio. Tiam  li forĝis konsenton kaj antaŭenigis strukturajn kaj konceptajn ŝanĝojn por ĝisdatigi la kuban ekonomian kaj socian modelon.

Sub lia gvidado okazis la liberigo de la kvin kubaj kontraŭterorismaj batalantoj malliberigitaj en Usono, same kiel la procezo de intertraktadoj por la restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Vaŝingtono.

Krome, li estis unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo de 2011 ĝis 2021, kiam Miguel Díaz-Canel, ankaŭ nuna prezidento de la Respubliko, alprenis tiun respondecon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up