Prezidento de Kubo gratulas la bibliotekistojn je ilia tago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-07 10:00:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 7 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, gratulis la laboristojn kaj specialistojn de la Nacia Biblioteko, José Martí, kaj tiujn de la cetera lando, okaze de la hodiaŭa festo de sia tago.

La insula ŝtatestro laŭdis en sia Tviterkonto la senlacan laboron de bibliotek-profesiuloj, kaj priskribis ĉi tiujn instalaĵojn kiel "fascinajn templojn de homa scio, kie estas tiel agrable esti, eĉ en interretaj tempoj", li skribis en la socia reto.

La Tago de Bibliotekisto estas celebrata omaĝe al la naskiĝo, la 7-an de junio 1812, de Antonio Bachiller y Morales, unu el la plej eminentaj kubaj intelektuloj, - produktiva ĵurnalisto, historiisto, advokato kaj bibliografo - kiu estas konsiderata la patro de la kuba bibliografio.

La dato estiĝis en 1950 laŭ iniciato de la ĵurnalisto César García Expósito. En tiu jaro okazis la unua amasfesta aktivado, patronita de la Oficejo de la Historiisto de Havano kun la subteno de la Kuba Societo de Historiaj kaj Internaciaj Studoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up