Ĉefministro de Kubo daŭrigas intensan laborprogramon en Dubajo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-13 10:34:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Marrero renkontiĝis kun Faustin-Archange Touadéra. Foto: X MMarreroCruz

Dubajo, feb 13 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, renkontiĝis  kun la Prezidento de la Centr-Afrika Respubliko, Faustin-Archange Touadéra, kadre de la duflanka programo, kiu disvolviĝas en la kunteksto de la Monda Pintkunveno de Registaroj.

Dum la renkontiĝo, Marrero Cruz asertis, ke Afriko estas esenca parto de la historio de la kariba nacio kaj, tial, "ni neniam hezitis etendi nian solidarecon al ĉi tiuj frataj nacioj".

Marrero ankaŭ parolis ĉi-mardon kun Mohammed Saif Al Suwaidi, ĝenerala direktoro de la Abu Dhabi Fondaĵo por Evoluo, institucio kiu subtenis la kariban nacion per financado por projektoj kun alta socia efiko.

La politikaj ligoj inter Kubo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas fortaj, emfazis Mohammed Saif Al Suwaidi, kiu asertis, ke la ekonomia institucio, kiu estas lia respondeco, daŭre subtenos por plifortigi la dulandajn rilatojn.

La emiratia direktoro esprimis intereson pri investado en la kampoj de turismo kaj agrikulturo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up