Vicprezidento de Kubo faras laborviziton municipon Quivicán

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-03 09:06:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @SalvadorValdesM

Havano, aŭg 3 (RHK) La membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj Vicprezidento de la Respubliko, Salvador Valdés Mesa, faris laborviziton al municipo Quivicán, en la okcidenta provinco Mayabeque.

En sia Tviter-profilo, la altranga kuba gvidanto indikis, ke li travojaĝis la lokojn, kie ili laboras, por funkciigi gravan manĝaĵproduktan areon.

Valdés Mesa estis akompanita fare de la ĉefaj partianoj kaj registaraj aŭtoritatoj de la urbo kaj la provinco.

Quivicán estas ĉefe agrikultura teritorio, kies fekundaj teroj estis tradicie dediĉitaj al sukerkankultivado, paŝtejoj kaj furaĝo, radiklegomoj, legomoj kaj aliaj aĵoj per kiuj, ekspluatate efike, ĝia loĝantaro povas esti memsufiĉa kaj kontribui al la vivteno de aliaj teritorioj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up