Prezidento de Kubo daŭrigas laborvizitojn en provinco Artemisa

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-04 18:46:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 4 (RHK) Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, vizitis la Artemisan teritorion de Mariel ĉi-sabaton, kadre de siaj turneoj tra ĉiuj municipoj de la lando.

Akompanate de Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, li alvenis al la Instrua Polikliniko “Orlando Santana Valdés”.

La prezidento eksciis, ke la institucio provizas konsultojn de diversaj fakoj kaj havas 24 litojn en hospitala ĉambro, krome ĝi servas al 34 500 loĝantoj de kvar popolaj konsilioj de la komunumo Mariel.

Kiel klarigite al Díaz-Canel, unu el la ĉefaj defioj de la centro estas labori por malpliigi infanmortecon hodiaŭ je 10,8.

En la unuaj kvin monatoj de 2024, estas unu morto kaj 100 malpli da naskiĝoj kompare kun la antaŭa jaro, informiĝis la Prezidento.

Li ankaŭ vizitis aliajn centrojn, la poliklinon kaj la fabrikon de cemento, dialogis kun gvidantojn, gelaboristojn kaj la loĝantaron de la koncernaj lokoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up