Vicprezidento de Kubo ratifis deziron plifortigi ligojn kun Afriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-22 08:45:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Salvador Valdés Mesa interŝanĝas kun Prezidanto de la Parlamento de Ugando, Anita Annet Among.

Havano, jan 22  (RHK) La vicprezidento de Kubo, Salvador Valdés,  ratifis la volon de sia lando plifortigi la ligojn kun afrikaj landoj dum renkontiĝo kun la prezidanto de la parlamento de Ugando, Anita Annet Among.

La rilatoj de la kariba nacio kun la kontinento estas historiaj kaj havas tutan prioritaton por ni, diris la vicprezidento, kiu aldonis, ke kuba kulturo, identeco kaj nacieco havas afrikajn radikojn.

Valdés emfazis, ke ĉi tiu dua vizito al Ugando ankaŭ havas la celon daŭre plifortigi la rilatojn inter ambaŭ nacioj, kaj ripetis la volon de la insulo antaŭenigi ligojn en areoj kiel sano kaj bioteknologio, inter aliaj.

"Amikeco kaj korinklino al Kubo en Afriko", skribis la vicprezidento mem en la sama socia reto, aludante al la renkontiĝo.

Dume, la prezidanto de la Uganda Parlamento dankis la kariban nacion pro ĝiaj agoj por plifortigi la rilatojn.

Valdés vojaĝis al Ugando por partopreni en la 19-a Pintkunveno de la Nealiancitaj Landoj (MNAL) kaj la Tria Suda Pintkunveno, organizitaj de la Grupo de 77 kaj Ĉinio.

En ĉi-lasta, Kubo transdonis la provizoran prezidantecon de la bloko al la gastiganta lando, nome al  la uganda prezidento, Yoweri K. Museveni.


Fonto PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up