Prezidento de Kubo elvokas Nelson Mandela post sia alveno en Sudafriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-23 09:06:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @DiazCanelB

Havano, aŭg 23 (RHK) Ni jam estas en la patrujo de la kara amiko Nelson Mandela, skribis ĉi-mardon en sia Iksa konto, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko, post alveno al Sudafriko.

En sia mesaĝo, la ŝtatestro memorigis, ke ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (1926-2016) priskribis Mandela kiel brilan kaj eksterordinaran gvidanton, simbolon de libereco por Afriko kaj la mondo.

La prezidento memorigis ankaŭ la sentojn de frateco kaj solidareco, kiuj inspiras rilatojn inter Sud-Afriko kaj la plej granda insulo de Antiloj.

“Ni estas jam en la patrujo de la "brila kaj eksterordinara gvidanto, (...) simbolo de la libereco de Afriko kaj de la mondo", kiel Fidel priskribis sian karan amikon Nelson Mandela.
Sentoj de frateco kaj solidareco inspiras rilatojn inter #Kubo kaj #Sudafriko. pic.twitter.com/ADPKoXFTbe
    — Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) la 22-an de aŭgusto 2023

Díaz-Canel alvenis al Sud-Afriko marde el Angolo, kie li faris oficialan viziton ekde dimanĉo ĉe la kapo de delegacio de sia lando.

Akompanas la eminentulon Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj; José Ángel Portal Miranda, estro de Publika Sano, kaj Emilio Lozada, estro de la Departemento pri Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la PCC, inter aliaj oficistoj.

La kuba prezidento ĉeestas al la Pintkunveno de Brics (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko) en la urbo Johanesburgo, reprezentante la Grupon de 77 kaj Ĉinio, organizo de kiu Kubo estas pro tempore prezidanto.

Díaz-Canel estas en turneo de pluraj afrikaj landoj, en kiuj li ankaŭ vizitos Mozambikon kaj Namibion.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up