Prezidento de Kubo analizas agojn por efektivigi la junularan politikon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-08 09:29:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, sep 8 (RHK) Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, analizis la agojn por la efektivigo de la Ampleksa Politiko por Infanoj, Adoleskantoj kaj Junularo.

La prezidento emfazis, ke tio estas unu el la plej gravaj politikoj de la lasta tempo, pro sia graveco, la sektoro al kiu ĝi estas direktita kaj tio, kion ĝi reprezentas por la nuntempo kaj la estonteco de la lando, raportis la Prezidanteco en sia retejo.

Dum la interŝanĝo, Jorge Luis Perdomo Di-Lella, vicĉefministro de Kubo, donis superrigardon pri tio, kio estis farita kaj la labortabelo por prezenti leĝproponon tiurilate en la ordinara sesio de la Nacia Asembleo en decembro, laboro  kunordigata de la Edukministerio (MINED).

La Prezidento precizigis, ke en la aprobita politiko estas multaj aferoj, kiuj jam povas esti efektivigitaj laŭ la establitaj leĝoj kaj se ili ne estos faritaj, ili limigus la rapidan efektivigon de la politiko.

Díaz-Canel petis labori pri la proponita jura normo, por povi prezenti ĝin en decembro kaj fari tion en konsulta procezo, precipe en la junulara sektoro, li ankaŭ alvokis progresi en la efektivigo de la politiko bazita sur la laborsistemo  establita de la Registaro, serĉante konkretajn rezultojn kun ĉiu el la celoj fiksitaj.

La ŝtatestro petis la studentajn organizojn kaj la Unuiĝon de Junaj Komunistoj (UJC) tre zorge observi tiun ĉi aferon.

Ni devas alporti tiun spiriton al la socio, kaj precipe al  la ŝtataj institucioj,  al la decidantoj, vidi kiel tio influas la sektoron de infanoj, adoleskantoj kaj junularoj, por ke, kadre de la politiko, ili havu diferencigan traktadon, li deklaris.


Fonto: ACN/Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up