Prezidento Díaz-Canel emfazas junularan engaĝiĝon al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-03 19:03:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Transdono de la Honora Flago de la Unio de Junaj Komunistoj de Kubo.

Havano, apr 3 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, deklaris ĉi-merkredon, ke li sentas sin honorita de la ŝanco kunestadi kun membroj de la Unio de Junaj Komunistoj, kiuj estis distingitaj en la kunteksto de la XII-a Kongreso de tiu organizo.

En socia reto X, la ŝtatestro asertis ke tiuj junuloj posedas eksterordinarajn meritojn en la lernado, laboro, en la familia vivo kaj ankaŭ en la komunumoj.

Knabinoj kaj knaboj, kiuj estas ekzemplo por ni ĉiuj. #GenteQueSuma kie ajn vi estas, li notis en sia mesaĝo.

Lastan mardon, la kuba ŝtatestro gvidis la ceremonion por prezenti la Honoran Flagon de la Unio de Junaj Komunistoj de Kubo (UJC) al dek elstaraj centroj en la kariba lando.

Tiuokaze li ankaŭ surmetis la Ordenon Julio Antonio Mella al militistoj pro eksterordinaraj meritoj en studado, krea laboro aŭ en defendado de la interesoj de la juna generacio.

Dum la aranĝo, pli ol 30 junaj laboristoj ankaŭ estis rekonitaj per la Medalo Abel Santamaría Cuadrado pro ties revolucia sinteno kaj rimarkindaj meritoj atingitaj.

Same, la Medalo José Antonio Echeverría estis aljuĝita al ĉirkaŭ ok elstaraj studentoj en studo kaj esplorado.

La XII-a Kongreso de UJC kunvenos ĝis morgaŭ kun la partopreno de ĉirkaŭ 400 kongresanoj kaj ĉirkaŭ cent gastoj, sub la devizo "Kreu vian Feliĉon".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up