Kuba prezidento en kunveno de G77 en Novjorko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-22 16:10:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 22  (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, parolis ĉi-vendredon en Novjorko, en la inaŭguro de la 47-a Renkontiĝo de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Grupo de la 77 (G77) kaj Ĉinio.

Kubo tenas la portempan prezidantecon de la bloko, de januaro de la kuranta jaro ĝis la sama monato de 2024.

La kuba vicministrino pri eksteraj aferoj, Anayansi Rodríguez, atentigis en sia X-profilo, ke en la renkontiĝo, okazinta kadre de la 78-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj,  ĉeestis Dennis Francis, prezidanton de tiu ĉi sesio, kaj Amina Mohammed, vicsekretarion. de UN.

En la sama socia reto, Ernesto Soberón, Ĝenerala Direktoro de Konsulaj Aferoj kaj Kubanoj Loĝantaj Eksterlande, diris, ke kadre de la renkontiĝo, estis determinite, ke Ugando, lando situanta en Orienta Afriko, okupos la venontan pro tempore prezidantecon de la G77 kaj Ĉinio.

En la nomo de tiu organizaĵo, kreita en 1964, Kubo intervenas en la paralelaj kunvenoj kaj pintkunvenoj de la Altnivela Segmento de Unuiĝintaj Nacioj.

Fonto: ACN



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up