La defend-komitatoj estas nedisigeblaj atestantoj de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-29 08:08:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Festparolado de la prezidento Miguel Díaz-Canel ferme de la kongreso de CDR

Havano, sep 29 (RHK) La Komitatoj por la Defendo de la Revolucio (CDR) estas nedisigeblaj atestantoj de la nacikonstrua procezo, diris  en ĉi tiu ĉefurbo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidanto de la Respubliko, dum la fermo de la 10-a Kongreso de la plej granda amasorganizo en la lando.

La kuba ŝtatestro  elstarigis ĉi-ĵaŭdon la sukceson de la Pintkunveno de la Grupo 77 kaj Ĉinio, okazinta en Havano la 15-an kaj 16-an, kaj la klasifikita kiel evento de tutmonda intereso.

La ŝtatestro emfazis, ke granda parto de la sukceso de la Pinta Konferenco ŝuldiĝis al la kontribuo de kubanoj, malgraŭ tio, ke la fiparolantoj kontraŭ la insulo provis malgravigi ĝin.

Li denuncis, ke malamikoj de la Kuba Revolucio provis subfosi la temojn diskutitajn en la Pintkunveno, "kvazaŭ la Sudo estus indiferenta aŭ nenecesa por debati pri scienco, teknologio kaj novigado."

En alia momento li estarigis ke ĉi tiu kongreso, kiu fermiĝas hodiaŭ ne povas eskapi la situacion de la lando, kiu estas ekonomie kompleksa, kaj povus fariĝi pli malfacila, se ni ne ĉiuj agas kun sento de lando, kiu kondukos nin agi kiel la unuo, kiu ni estas, por eltiri la plej bonan kaj plej sindoneman el ni mem. Se la kvartalo agas, la krimulo retiriĝas, la koruptulo hontas, la familio plifortiĝas, la senprotektuloj trovas protekton, kaj la junuloj, spacojn por siaj projektoj; Resume, la eblecoj estas senfinaj en niaj komunumoj.

Estas tempo por populara kontrolo; defendi la Revolucion kaj defendi la rajton, aprobitan en la Konstitucio, konstrui kaj disvolvi la socialismon, kiun ni elektas kiel la solan sistemon, kiu garantias la plej altan gradon de socia justeco ebla.


Fonto: Granma/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up