Registaro de Kubo gratulas la Nacian Revolucian Policon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-05 12:28:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nacia Revolucia Polico, PNR

Havano, jan 5 (RHK) La prezidento de Kubo Miguel Díaz-Canel gratulis la Nacian Revolucian Policon pro ĝia 65-a datreveno per sia konto en X, antaŭe Twitter.

"Gratulon pro la 65-a datreveno de viaj heroaj batalantoj, kiuj ne ripozas en la plenumado de la sankta devo konservi civitanan trankvilon, neforigebla atingo de la Revolucio. Grandan brakumon por vi, Bluaj Herooj", skribis la prezidento.

Siaflanke, la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, transdonis gratulojn al la PNR nome de la Registaro kaj popolo de la insulo en la sama socia reto.

"Nome de la Registaro kaj la popolo de Kubo, gratuloj iras al la membroj de la Nacia Revolucia Polico, niaj Herooj en Bluo, kiuj en sia senlaca laboro garantias publikan ordon kaj civitanan trankvilon", skribis Marrero Cruz.

La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo (parlamento), Esteban Lazo, ankaŭ gratulis hodiaŭ la membrojn de la Nacia Revolucia Polico (PNR) pro la 65-a datreveno de ĝia kreiĝo.

En mesaĝo afiŝita sur la konto de la leĝdona organo en la socia reto X, Lazo rekonis la laboron de la korpuso en la ĉiutaga batalo kontraŭ krimo, por publika ordo kaj civitana trankvilo.

La kreado de la Nacia Revolucia Polico celis havi ekzemplan institucion, kiu forviŝus el la memoro de la kubanoj la bildon de subpremo, misuzo kaj korupto, kiuj karakterizis tiun korpuson dum la diktaturo de Fulgencio Batista (1952-1958).

Nuntempe, la fundamenta misio de la armita forto estas koncentrita al la konservado de publika ordo, civitana trankvilo kaj vojsekureco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up