Raúl Castro ratifis la konstantan akompanon de Kubo al Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-06 07:26:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, mar 6 (RHK) La historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro, ratifis ĉi-dimanĉe, ke la omaĝo de Kubo kaj ĝia popolo al Hugo Chávez ĉiam akompanos kaj sekvos lin.

En la fermo de la Monda Renkontiĝo pri la Valideco de la Bolivaria Penso de la revolucia gvidanto, la generalo de Armeo de la kariba insulo emfazis, ke Chávez kaj liaj kunbatalantoj skuis nian kontinenton kaj efikis la nuntempan historion de nia Ameriko.

Raúl emfazis, ke ni estis markitaj de Chávez kaj atestantoj de la agresoj kaj la ekonomia milito por renversi la bolivaran procezon, sed ankaŭ, li opiniis, ni atestis kun fiero, ke la venezuela popolo sciis defendi siajn konkerojn kaj ne seniluziigi ilin.

Li emfazis, ke ni ankaŭ atestis la gvidadon de Nicolás Maduro por daŭrigi la laboron de Chávez kaj lian kapablon rezisti kaj venki.

Li certigis, ke "Kubo estis kaj estos apud la venezuela popolo, apud Maduro kaj la civita-armea kuniĝo de la bolivara kaj ĉavista popolo".

En sia parolado, la Armegeneralo atentigis, ke unu el la fortoj de la gvidado de Chávez estis lia lojaleco al la principoj kaj devontigoj, kiujn li sentis, kaj certigis, ke li fiksas celojn, kiuj ankaŭ montras al ni la vojon.

Li atentigis, ke la kuba popolo rapide identigis la kvalitojn de Chávez, lian karismon, simpation kaj la popola proksimeco, kaj kiam ĝi eksciis pri lia malsano,  demandis pri sia stato, evoluo kaj kion fari.

La morto de Chávez, li diris, kaŭzis profundan doloron en la kuba popolo, kaj la popoloj ne eraras kun siaj gvidantoj, li asertis.

Li rememoris, ke kelkajn tagojn post sia foriro, Fidel skribis kun impeto kaj doloro en unu el siaj Pripensoj, publikigita en la kuba gazetaro la 5-an de marto, "la plej bona amiko kiun la kuba popolo havis dum sia historio forpasis".

Raúl deklaris ke tre frue, ĉefkomandanto Fidel vidis gvidanton en Chávez kaj antaŭvidis lian politikan estontecon, kiam multaj ankoraŭ  eĉ ne konis lin.

Chávez havis la saman revolucian impulson, kiu animas la Kuban Revolucion, la ideon de Fidel ke venko ekzistas tiel longe kiel ĝi estas batalata; tio estis en lia ideologio, li atentigis.
Li emfazis, ke la koncepto, ke "jes ni povas", kvankam la defioj estas grandegaj, Chávez praktikis ĝin ĉiutage.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up