Komunistaj Partioj de Kubo kaj Hispanio pledas por pli fortaj ligoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-25 10:31:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jan 25 (RHK) La unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo, kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, esprimis la volon plifortigi la ligojn kun la Komunista Partio de Hispanio (PCE), raportis la Prezidanteco.

En kunveno okazinta antaŭtage en la Palaco de la Revolucio (ĉefstabejo de la Ekzekutivo) kun la ĝenerala sekretario de la PCE, Enrique Santiago Romero, Díaz-Canel aludis al la neceso de komuna laboro pri aferoj de internacia intereso.

Mi pensas, ke estas multaj tutmondaj temoj; ke ni devas kundividi ideojn; antaŭ ĉio, viziojn el niaj pozicioj, esprimis la prezidento, precipe – li diris – fronte al amaskomunikila manipulado de temoj rilataj al la vizioj de maldekstraj partioj, socialistoj, komunistoj, kaj ankaŭ por la Tria Mondo.

La ŝtatestro aludis ankaŭ al temoj kiel la medio, aŭ la necesa energitransiro, kiun li konsideris esencaj, kaj malgraŭ nescio flanke de la malriĉaj landoj, povas esti la vojo al solvoj .

Tiusence Santiago Romero argumentis, ke kapitalismo estas nekongrua kun la rajtoj de laboristoj, kun digna vivo, kaj “hodiaŭ estas klare, ke tio estas “nekongrua kun la vivtenado de la planedo, de la ekosistemoj, kaj ĝi estas risko de detruo por la homa specio."

Same, li esprimis, ke por  la Hiipana Komunista Partio  rilato kun la Komunista Partio de Kubo estas fundamenta, kaj elstarigis fruktodonan kunvenon okazintan la 23-an de januaro kun la Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales Ojeda.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up