Ekas en Kubo Internacia Renkontiĝo de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-27 08:08:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 27  (RHK) Kubo gastigos de ĉi tiu ĵaŭdo ĝis la venonta 29a de oktobro, la 22-a Internacia Renkontiĝo de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj, kiu celas kunigi ideojn por alfronti la defiojn de la hodiaŭa mondo.

La delegitoj diskutos pri la defioj "por alfronti la ĉefan malamikon, kiu estas imperiismo", diris la vicestro kaj kunordiganto de la Departemento pri Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Ángel Arzuaga Reyes.

En gazetara konferenco, li deklaris, ke la gastoj ekscios pri la nacia realo per vizitoj al komunumoj kaj sciencaj centroj; kaj rimarkigis, ke la laboro de la gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, ĉeestos en ĉiu interveno.

Li ankaŭ rimarkis, ke surbaze de unueco, ĉeestantoj el ĉiuj kontinentoj diskutos pri siaj respektivaj realaĵoj kaj mondaj problemoj.

Li deklaris, ke kaj la Fina Deklaro de la Renkontiĝo kaj la Agadplano kiu estos adoptita markos la batalon kontraŭ la komuna malamiko de la popoloj kaj iliaj ekspansiismaj deziroj.

"Unuigitaj ni estas pli fortaj" estas la devizo de la partia kaj laborista kunveno, kiu kunigas pli ol 160 delegitojn el proksimume 60 landoj en Havano.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up